Impresanta panoramo de la estonteco sur la unuiĝinta Tero, socio de principe novaj homoj. Ili solvis plej multajn sociajn kaj teĥnikajn problemojn, rekonstruis la planedon, trasforminte ĝin en florantan ĝardenon, eliris al la steloj, aniĝis al la «Granda Ringo» de komunikado kun aliaj civilizoj kaj prepariĝas venki la lastajn barojn, per kiuj la leĝoj de la naturo limigas rapidon de interstela komunikado. La kvintesenco de sociaj kaj filozofiaj meditoj de Ivan Efremov pri malproksima estonteco iĝis la grandskala romano kaj senekzempla en la sovetia literaturo, «La Nebulozo de Andromedo», verkita en la 1955-1956-aj jaroj. Elstara sciencisto-paleontologo kaj rimarkinda humanisma pensulo, Efremov restis en la historio de beletro ne nur kiel aŭtoro de pluraj aventuraj kaj historiaj verkoj, sed ankaŭ kiel efektiva fondinto de la sovetia sciencfikcio. Ĝuste lia granda utopio "La Nebulozo de Andromedo» malfermis vojon en literaturon por kelkaj generacioj de sovetiaj sciencfikciaj verkistoj kaj por ĉiam ŝanĝis la imagon de milionoj da legantoj pri tio, kia devas esti sovetia sciencfikcio. La verkoj de Efremov, eposaj, vastaj kaj vere belaj, jam dum multaj jardekoj legiĝas tiel, kvazaŭ ili estus verkitaj hieraŭ.

Enhavo
Aŭtora antaŭparolo
Ĉapitro 1: Fera stelo
Ĉapitro 2: Epsilono de la Tukano
Ĉapitro 3: Kaptitaj de mallumo
Ĉapitro 4: Rivero de tempo
Ĉapitro 5: Ĉevalo sur mara fundo
Ĉapitro 6: Legendo de bluaj sunoj
Ĉapitro 7: Simfonio fa-minora de kolora tono 4.750 mu
Ĉapitro 8: Ruĝaj ondoj
Ĉapitro 9: Lernejo de la tria ciklo
Ĉapitro 10: Tibeta eksperimento
Ĉapitro 11: La insulo de Forgeso
Ĉapitro 12: La Konsilio de Stelnavigado
Ĉapitro 13: Anĝeloj en alta ĉiel'
Ĉapitro 14: Ŝtala pordo
Ĉapitro 15: La nebulozo Andromedo
Notoj de la tradukinto
Pri la titolo de «La nebulozo Andromedo»
Konstelacio, stelfiguro, stelaro?
Navig-/navigaci-
Verboj «tremeri», «brileri»
Transskribo de la familinomo Efremov
Transskribo de nomoj en la tekstoj
Ruseca vortordo
Ivan Efremov. Biografio