La Nebulozo de Andromedo: Sciencfikcia Romano

La Nebulozo de Andromedo: Sciencfikcia Romano
Besorgungstitel - wird vorgemerkt | Lieferzeit: Besorgungstitel - Lieferbar innerhalb von 10 Werktagen I

20,00 €*

Alle Preise inkl. MwSt. | zzgl. Versand
Artikel-Nr:
9782369601227
Veröffentl:
2018
Erscheinungsdatum:
11.03.2018
Seiten:
340
Autor:
Ivan Efremov
Gewicht:
431 g
Format:
216x140x19 mm
Serie:
32A, Mas-Libro
Sprache:
Esperanto
Beschreibung:

Impresanta panoramo de la estonteco sur la unuiĝinta Tero, socio de principe novaj homoj. Ili solvis plej multajn sociajn kaj teĥnikajn problemojn, rekonstruis la planedon, trasforminte ĝin en florantan ĝardenon, eliris al la steloj, aniĝis al la «Granda Ringo» de komunikado kun aliaj civilizoj kaj prepariĝas venki la lastajn barojn, per kiuj la leĝoj de la naturo limigas rapidon de interstela komunikado. La kvintesenco de sociaj kaj filozofiaj meditoj de Ivan Efremov pri malproksima estonteco iĝis la grandskala romano kaj senekzempla en la sovetia literaturo, «La Nebulozo de Andromedo», verkita en la 1955-1956-aj jaroj. Elstara sciencisto-paleontologo kaj rimarkinda humanisma pensulo, Efremov restis en la historio de beletro ne nur kiel aŭtoro de pluraj aventuraj kaj historiaj verkoj, sed ankaŭ kiel efektiva fondinto de la sovetia sciencfikcio. Ĝuste lia granda utopio "La Nebulozo de Andromedo» malfermis vojon en literaturon por kelkaj generacioj de sovetiaj sciencfikciaj verkistoj kaj por ĉiam ŝanĝis la imagon de milionoj da legantoj pri tio, kia devas esti sovetia sciencfikcio. La verkoj de Efremov, eposaj, vastaj kaj vere belaj, jam dum multaj jardekoj legiĝas tiel, kvazaŭ ili estus verkitaj hieraŭ.

Kunden Rezensionen

Zu diesem Artikel ist noch keine Rezension vorhanden.
Helfen sie anderen Besuchern und verfassen Sie selbst eine Rezension.